Vintra grimpado al Dubeň 2026 (31.1.2026)

La jubilea 40-a vintra grimpado al la plej alta monto (kun elrigardturo) apud urbo Žilina: Dubeň

Esperanto-Societo Nordslovakia – ESONO Žilina kore invitas vin alla jubilea 40-a vintra grimpado al Dubeň 2026 okazonta sabate la 31-an de januaro 2026.

I n f o r m o j:
• Renkontiĝo en la stacidomo – anancu al mi antaŭe vian planitan alvenon 8:45
• Renkontiĝo ĉe la parkejo Budatín kaj komenco de la ekskurso 9:15
• Supozita reveno al parkejo 15-16:00
• La manĝaĵon kaj trinkaĵon prizorgos ĉiu partoprenanto mem.
• Bona humoro estas atendata.Trajnoj: Bratislava 5:55 – 8:19 Považan 6:32 – 8:27 Tatran
Lipt. Mikuláš 6:47 – 8:14 os. 7:35 – 8:31 Kriváň
Ochodnica 8:24 – 8:42 os.
Rajec, Kostolná ul. 7:30 – 8:10 Bus 130

Parkejo: Parkejo: Žilina, Budatín, Nám. Hrdinov 10

GPS: 49°14’06″N, 18°44’16″E, resp. 49.23500, 18.73778
Kontakto: Juraj Gondžúr tel.: 0903 552 152  jgondzur@gmail.com

Invito al la Zamenhof brigad-festo en Nová Dubnica 2025

brigado
La 13-an kaj 14-an de Decembro 2025 ni denove omaĝos datrevenon de Ludoviko Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto.
Cxi-foje pere de laborbrigado kun festeto (sabate) kaj prelegoj/kultura programo (dimancxe).
Kelkaj aldonaj detaloj:
PS: Se vi planas/bezonas alveni kaj tranokti jam vendrede la 12an de decembro, bv. sciigi tion laŭeble frue. Tranokto eblas en la oficejo (ideale kunportu dormosakon).
PS2: Se vi planas veni, vi estas pli ol bonvena alporti iujn kutimajn kristnaskajn bongustaĵojn (ĉu dolĉaj, salaj, likvaj… io ajn kion vi kutimas en via hejmo aŭ vi mem ŝatas dum la festoj). Tiel ni havos vere riĉan eventon, ankaŭ por niaj stomakoj 🙂.
PS3: La prelega programo por dimanĉo estas daŭre preparata. Se vi volus kontribui por ĝi, volonte skribu al „petro@ikso.net“.
PS4: Laboro en arkivo konsistos ĉefe de la ordigado de la gazetoj kaj libroj (dividi ilin laŭ la alfabeto, kaj/aŭ jaro/numero, depreni duoblaĵojn, meti al ĝustaj bretoj ktp.)

Venu al la Zamenhof-festo 2024

La 7-an de Decembro 2024 ni denove omaĝo datrevenon de Ludoviko Zamenhof, la iniciatinto de Esperanto. La festo komenciĝos je 16:00 en Budweiser Budvar, Cintorínska 19, 811 08 Staré Mesto, Bratislava (mapo).

La evento estas senpaga, sed ni aprezos vian aliĝon.

ALIĜU SENPAGE!