El la historio de Esperanto

(Materialo elektita el la libro „Historio kaj literaturo de Esperanto“. Aŭtoro: J.Vondroušek.)

  1. Jam en la 17. jarcento komencis interesiĝi pri internacia lingvo filosofoj kiel R. Descartes, W. Leibnitz kaj J. A. Komenský (Via lucis, Panglottia).
  2. La aŭtoro de Esperanto kaj ĝia unua verkisto estas D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof, polo, okulkuracisto (la 15.12.1859 – Bjalistoko ĝis la 14.4.1917 – Varsovio). D-ro Zamenhof laŭprofesie estis kuracisto sed lingvisto laŭ klereco, li sciis 12 lingvojn kaj origine intencis dediĉi sin al filologio. La ĉefan kialon de malkonfido kaj malamikeco inter la nacioj li vidis en lingvaj baroj kaj li volis helpi per kreado de la neŭtrala lingvo, facila, preciza kaj logika, kiu nek fieremu nek humiligu iun kaj estus la dua lingvo por ĉiu.
  3. En la jaro 1887 aperis lia Ununa libro, la unua lernolibro de Esperanto en la rusa lingvo sub pseŭdonomo D-ro Esperanto, laŭ kiu poste nomiĝis la lingvo. La broŝuro estis 40 paĝa, enhavis la antaŭparolon, 16 gramatikajn regulojn, ekzercaron, universalan vortaron kun 917 vortradikoj kaj kelkajn poemojn.
  4. Plua lia ĉefverko estas Fundamento de Esperanto. Ĝi enhavas tri partojn: gramatikon, ekzercaron kaj universalan vortaron. Ĝi estas devoliga kiel por la aŭtoro, tiel por ĉiu esperantisto; ebligas naturan kaj sekuran evoluon de la lingvo, ĝian pluan riĉigadon, perfektigadon, nuancigadon, konstantan progreson, gardas ĝin antaŭ arbitraj intervenoj kaj ŝanĝoj.
  5. Esperanto estas novlatinida lingvo, 87% da vortoj estas komunaj al la latinidaj lingvoj, 13% al la germanaj, pluraj gravaj elementoj estas slavaj, same la vortordo.
  6. En la jaro 1905 okazis la unua esperantista kongreso en la franca urbeto Bulonjo sur Maro. Partoprenis ĝin ĉ. 700 esperantisoj el 33 landoj, ankaŭ Zamenhof. La kongreso havis brilan sukceson, estis solvitaj diversaj gravaj problemoj, kiel ekz. La Deklaracio pri Esperanto, estis fondita Lingva Komitato kaj Organiza Komitato.
  7. La Bulonja Deklaracio difinas celojn de esperantismo en kvin punktoj:
    • La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrala, kiu servu por interkompreniĝo de la diverslingvaj homoj.
    • Lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj plej taŭga montriĝis nur unu sola lingvo Esperanto.
    • La aŭtoro de la lingvo rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj rilate la lingvon kaj transdonis ĝin por la tuta mondo.
    • La sola bazo, deviga por ĉiam kaj por ĉiuj esperantistoj estas Fundamento de Esperanto.
    • Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tutegale por kia celo.
  8. Sukcesa rezulto de la kongreso metis bazon por ekfloro de la movado. Sekvis pluaj kongresoj. En la jaro 1906 en Ĝenevo, en j. 1907 en Kambriĝo, en j. 1908 en Dresdeno kaj 10. en Parizo, kiun malebligis komenciĝinta milito. Al ĝi aliĝis preskaŭ 4000 homoj.
  9. La plej supera gvida organizo de Esperanto-movado estas Universala Esperanto-Asocio (UEA) kun sidejo en Rotterdam. Estis fondita en la jaro 1908. Ĝia fondinto estis Hector Hodler. Tiu-ĉi asocio direktas la tutmondan movadon, aranĝas universalajn kongresojn de Esperanto, konferencojn, eldonadas literaturon… Ĝi havas oficialajn rilatojn kun OSN kaj UNESCO.
  10. Nuntempe subtenas disvastigo de Esperanto ĉefe interreto, kiu ebligis al ĉiaj uzantoj eblecon de la rekta kontakto kaj komunikiĝo kun homoj de la tuta mondo. Kaj ĉi-tie montriĝas Esperanto la plej bona (la plej logika ankaŭ la plej facila) solvo de la lingvaj problemoj, kiuj laŭleĝe aperadas ĉe internacia komunikiĝo.

Esperantio kaj simboloj

Esperantio havas neniajn ŝtatajn limojn, nenian ĉefurbon, nenian registaron. Ĝi estas, tiel kiel Esperanto, lando por kiu ajn el kiu ajn parto de mondo. Esperantio estas ĉie, kie homoj uzas Esperanton. Vi povas trovi ĝin ekzemple sur tiu ĉi mapo.

La vera Esperantio okazas dum ĉiujaraj grandaj esperantaj renkontiĝoj, kiuj esperantistoj nomas kongresoj (Universala kongreso, Internacia junulara kongreso…). Nomon kongreso oni „heredas“ post unua kongreso, kiu okazis en 1905. Nun tiuj aranĝoj estas pli festivaloj, kie havas sian spacon ekskusrsoj, kulturaj programoj, koncertoj, popularsciencaj prelegoj, diskotekoj kaj ankaŭ kunbiera babilado kun amikoj. Ĉe grandaj esperantaj renkontiĝoj kutime renkontiĝas esperantistoj el dekoj da landoj el ĉiuj partoj de la mondo.

Multaj esperantistoj ĝuas esperanton per interreto. Ili povas elŝuti elektronikaj esperantaj libroj, spekti amuzaj videoj, mendi lumdiskoj kun Esperanta muziko, serĉi informoj en interreta enciklopedioverki blogoj.

Vi povas viziti Esperantion per e-klubo[sk], esperantaj aranĝoj en Slovakio aŭ en tuta mondo, kaj memkompreneble interrete.

Esperantio ankaŭ havas proprajn simbolojn: himnon kaj flagon. Kiel ŝtata signo oni povas uzi kvinpinta verda stelo, aŭ pli novan ovalan simbolon (vidu bildojn sube).

jubilea simbolo Esperanta flagi verda stelo


 

Esperanta himno

La Espero

En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko
Per flugiloj de facila vento nun de loko flugu ĝi al loko
Ne al glavo sangon soifanta ĝi la homan tiras familion
Al la mond’ eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion

Sub la sankta signo de l’espero kolektiĝas pacaj batalantoj
Kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj
Forte staras muroj de mil jaroj inter la popoloj dividitaj
Sed dissaltos la obstinaj baroj per la sankta amo disbatitaj

Sur neŭtrala lingva fundamento komprenante unu la alian
La popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian
Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne laciĝos
Ĝis la bela sonĝo de l’homaro por eterna ben’ efektiviĝos

Nádej (traduko al la slovaka)

Na svet prišiel nový cit, svetom prechádza silné volanie
Na krídlach ľahkého vetra nech lieta z miesta na miesto
K meču smädnému po krvi neťahá ľudskú rodinu
Svetu večne bojujúcemu sľubuje svätú harmóniu

Pod svätým znamením nádeje sa zhromažďujú bojovníci mieru
A dielo rýchlo rastie vďaka práci dúfajúcich
Mocne stáli múry tisíc rokov medzi rozdelenými ľuďmi
Ale rozskočia sa tvrdohlavé prekážky rozbité svätou láskou

Na základe neutrálneho jazyka rozumejúc jeden druhému
Ľudia urobia v zhode jeden veľký rodinný kruh
Náš usilovný zbor sa v mierovej práci neunaví
Až po pekný sen ľudstva pre večné dobro sa bude usilovať

Ligilo: La Espero(MP3) kantas Akordo