Anekdotoj pri famaj homoj

Anekdotoj estas elektitaj el la libroj Anekdotoj pri famaj homoj – kompilis kaj esperantigis E.V.Tvarožek.
Libron oni povas aĉeti ĉe www.espero.sk (eldonejo Esperpres Bratislava, j. 1992)

Pablo Picasso

Picasso vizitis ekspozicion de infanaj desegnaĵoj. Post la trarigardo de la bildoj la jam naŭdekjara artisto diris:
– En ilia aĝo mi pentris kiel Rafael. Mi bezonis multajn jarojn da laboro por ke mi povu komenci pentri kiel infanoj.

Sokrates

Armita paĝio persekutis fuĝanton. Proksimiĝante al la domo de Sokrates li jam de malproksime alkriis Sokrates-on, starantan antaŭ sia pordo:
– Kaptu lin!
Sed Sokrates eĉ ne moviĝis ka la persekuato sukcesis fuĝi. La paĝio riproĉis Sokrates-on:
– Kial vi ne kaptis tiun murdiston?
– Ĉu murdiston? Kiu estas murdisto?
– Kia demando! Murdisto ja estas homo, kiu mortigas.
– Do buĉisto, ĉu vere?
– Stultaĵo! Li estas homo, kiu mortigas aliajn homojn.
– Ho, do soldato.
– Terure! Mi pensas pri tiu, kiu estingas la vivon de aliaj en plena paco.
– Mi jam komprenas, vi volas diri: ekzekutisto.
– Diable! Pensu iomete kaj komprenu: Kiu mortigas alian en ties propra domo!
– Tiel do! Finfine mi komprenas, ke vi pensas pri kuracisto!

Hans Christian Andersen

Hans Christian Andersen estis konata pro tio, ke li ne tro zorgis pri tio, kiel li estis vestita. Iam iu el liaj konatoj haltigis lin kaj diris al li:
– Ĉu tio, kion vi havas sur la kapo, estas ĉapelo?
Je tio Andersen kun bonkora rideto respondis:
– Kaj ĉu tio, kion vi havas sub la ĉapelo, estas kapo?

Ludoviko XIV

La reĝo Ludoviko XIV decidis inspekti la parizan urban malliberejon. Kun sia akompatantaro li eniris en unu ĉelon kaj demandis la unuan malliberulon:
– Kial vi estis malliberigita?
– Oni false akuzis min, via reĝa moŝto!
– Kaj vi? – li demandis la duan malliberulon.
– Mi estas ĉi tie pro maljusteco de la juĝistoj, estis la respondo.
La tria malliberulo eč nedemandinte rapidis deklari:
– Min oni enkarcerigis, čar la juĝisto, kiu juĝis min, akceptis subaĉetaĵon de miaj malamikoj.
La reĝo malsereniĝis kaj naŭzita volis foriri. Sed antaŭ ol li foriris li ankoraŭ turniĝis al la lasta malliberulo, staranta apogiĝinta al la muro:
– Kaj kial vi estas ĉi tie?
– Mi estas ŝtelisto, via moŝto. Oni metis min ĉi tien, ĉar mi ŝtelis.
– Tiu ĉi viro estu tuj liberigita! – ordonis la reĝo al sia adjutanto kaj aldonis: – Por ke tiuj tri senkulpuloj ne malmoraliĝu de li!

Ernest Hemingway

Iu amiko de la Nobelpremiita usona verkisto Ernest Hemingway, kiu konis la maltrankvilan, čiam migremam naturon de la verkisto, foje ĉi tiel adresis al li leteron: “Al verkisto Ernest Hemingway, Dio scias kie.”
La letero, eč tiel adresita, venis al la verkisto. Post kelkaj tagoj la amiko ricevis de Hemingway telegramon:
“Dio sciis. Ernest.”

Aforismoj

El la libro de Eduard V. Tvarožek „Aforismoj“ (eldonejo ESPRIMA, j.1992)
Libron oni povas aĉeti ĉe www.espero.sk

Amo estas flamo, kiu varmigas, pasio estas incendio, kiu detruas. (Neera)

Homo sen amo estas nur kadavro en forpermeso. (E. M. Remarque)

Je pli multe da amo ni havas, des pli facile ni iras en la mondo. (Kant)

Se vi havas bonan amikon, vi havas pli multe ol li. (Th. Fuller)

Kiu estas amiko? La unua homo, kiu venas, kiam ĉiuj estas foririntaj. (A. S. Marden)

Amiko estas tiu, kiu scias pri vi ĉion, kaj malgraŭ tio plu egale ŝatas vin. (E. Hubbard)

La plej utila el ĉiuj artspecoj estas la arto esti utila. (B. Franklin)

Eĉ la plej belaj kruroj finiĝas ie… (J. Tuwim)

La plej feliĉa estas tiu, kiu havas plej malmulte da deziroj. (Budao)

Kie preni kuraĝon? La kuraĝuloj ne fordonos la sian. (St. J. Lec)

Ju pli alte ni flugas, des pli malgrandaj ni aspektas al tiuj, kiuj ne scias flugi. (Niĉeo)

Skepticismo estas malrapida sinmortigado. (R. W. Emerson)

Egoisto estas ĉiu, kiu zorgas pri si mem pli multe ol pri mi. (J.Tuwim)

Poltroneco estas scii, kion mi faru, kaj ne fari tion. (Konfuceo)

Junulo fariĝas viro, kiam li ĉirkaŭiras akvoflakon anstataŭ treti en ĝin. (Platono)

Estas pli facile esti saĝa por aliuj ol por si mem. (T. la Rochefoucauld)

Libereco signifas respondecon, tial plej multaj homoj timas ĝin. (G. B. Shaw)

Ne estas pli granda perdo ol estas la perdita tempo. (Mikelanĝelo)

Ni ĉiam plendas, ke ni havas malmulte da tempo, sed ni vivas, kvazaŭ ni havus da ĝi troabundon.

Homo, kiu ne scias silenti, scias nek paroli.

La juna generacio pensas, ke kun ĝi venas pli bona mondo.
La maljuna generacio pensas, ke kun ĝi tiu ĉi pli bona mondo foriras. (K. Čapek)

Kiu nenion scias, devas kredi ĉion. (J. Neruda)

La infanoj pli multe bezonas modelojn, ol kritikon. (O. Joubert)

Ŝercoj

La ŝercoj estas elektitaj el la libroj „Ŝercoj 1, 2 – kompilis kaj esperantigis E.V.Tvarožek. (eldonejo ESPRIMA, j. 1992)
Libretojn oni povas aĉeti ĉe www.espero.sk.

– Ĉio en la vivo estas relativa, – ekĝemas viro ĉe glaso da biero.
– Kion vi volas per tio diri? – demandas la tablokunulo.
– Ke la cent kronoj, pri kiuj la edzino ne scias, estas por mi pli valoraj ol la kvincent, pri kiu ŝi scias…

Oni demandas maljunan fraŭlon:
– Laŭ kio vi ekkonas vian surtuton?
– Laŭ la butonoj.
– Kaj kiajn butonojn vi havas?
– Neniajn.

– Nia amiko Johan` maljuniĝis, ĉu ne vere?
– Kial vi pensas tion?
– Nur observu lin, kiam li iras tagmanĝi: li unue rigardas la menuon kaj nur poste la kelnerinon.

– Do, kion vi faris hodiaŭ en la lernejo? – demandis avino sian nepon.
– En la leciono de kemio sinjoro instruisto prezentis al ni eksperimenton kun eksplodilo.
– Kaj kion vi faros morgaŭ en la lernejo?
– En kia lernejo?

– Paĉjo, ĉu vintre kreskas pomoj?
– Pomoj ne, sed ilia prezo jes!

La kateĥisto demandas la infanojn en la lernerjo:
– Kion ni devas fari, se ni deziras, ke ni atingu la pardonon de niaj pekoj?
La malgranda Peĉjo sen longe pripensi respondas:
– Ni devas peki.