Ponto de Chuck Norris (29.8.2012)

Bratislavanoj
tiu ĉi jare prezentis sian sencon por bonhumoro, ĉar en la enketo pri nomo de la novkonstruita cikloponto inter Devínska Nová Ves (Slovakio) kaj Schlosshof (Aŭstrio), kiu kondukas tra la rivero Moravio, grandparte voĉdonis por nomi la ponton laŭ konata aktoro Chuk Noris. Mi estis scivolema kia estas la nova ponto. Merkrede la 29-an de aŭgusto 2012 mi per biciklo ekskursis el Bratislava apud la rivero Danubo ĝis Devín. Poste laŭ la rivero Moravio al la ponto. Mi fotografis la novan ponton kun restaĵoj de pikdrataj bariloj kaj betona bunkro, kiuj memorigas al ni nian historion. La bildo estas simbola. Super la bariloj, kiuj dum „malvarma milito“ ne ebligis interrilatoj de slovakoj kaj aŭstroj, kondukas nova ponto. Bela simbolo.

La ponto
estis neoficiale malfermita la 11-an de aŭgusto 2012 kaj oni planas ĝin oficiale malfermi la 29-an de septembro. Ni ekvidos kian nomon donos altrangaj oficistoj al la ponto. Jam nun ĉiuj nomas ĝin laŭ la filma agada heroo. Konstruado de la ponto daŭris 7 monatoj kaj dum tage laboris 30 – 50 homoj. La aŭtoroj de la ponto estas kolektivo ĉirkaŭ la arkitekto Milan Beláček. La konstruistoj uzis por la konstruado 620 tunojn da ŝtalo kaj konstruis ĝin konsorcio INGSTEEL kaj DOPRASTAV. La konstruado kostis 3.300.000,- €. Tuta longeco de la ponto estas 955 m kaj ŝtala konstrukcio estas longa 525 m. Alteco de la ponto estas 8 m super la rivero Moravio kaj larĝeco estas 4 m. Sur sama loko staris ponto, kiu estis detruitaj antaŭ 67 jaroj. Biciklumi tra la ponto estas tre interesa, ĉar la ponto estas kiel unuĝiba kamelo. Meze de la rivero estas la plej alta punkto de la ponto. La ĝibon projekciis la aŭtoroj por facila ŝiptrafiko sub la ponto. Fake la nomo por spaco de ŝipveturado sub la ponto estas GABARIT. Mi serĉis en vortaroj kia estas esperanta ekvivalento, bedaŭrinde sen rezulto. Se iu tralegos tiun ĉi artikolon al tiu punto kaj scias, kiel traduki la vorton gabarit, tuj tio anoncu al mi. Mi garantias, ke la unua estos premiita per donaco.

Por tiuj,
kiuj planas viziti la novan ponton mi publikas intineron de mia vojo:
  • 8.45 – Bratislavo, foiro sur Miletič-strato
  • 9.20 – Bratislavo, Lafranconi-ponto
  • 10.00 – Devín
  • 10.30 – Ponto de Chuck Norris
  • 11.00 – Danuba ponto (Donaubricke)
  • 11.30 – Hainburg
  • 12.20 – Bratislava, foiro sur Miletič-strato
0 km
8 km
18 km
23 km
34 km
40 km
62 km

La nova ponto
konjugas ciklovojojn deAŭstrio kaj Slovakio. Tio estas bona ebleco denove organizi „Bratislavajn ciklotagojn“. Eble iu el esperantistoj en nia ĉefurbo estos kapabla la entreprenon organizi.

Ĝis la revido sur la ponto de Chuck Norris.

L.R: Ľ.F.


Johano Vajs

Revenu al: Okazis » 2012