La dua vendredo de vojaĝantoj (2.3.2012)

Eĉ monato februaro
estis en la jaro 2012 pli longa ol kutime, la lasta monata vendredo dediĉita al prelegserio de vojaĝoj okazis la 2an de marto 2012. La ĉeftemo estis grimpo sur la plej alta montopinto de Hispanio – Pico de Teide. Amuzan prelegon kun projekciado de koloraj lumbildoj prezentis prezidanto de LEK – Vladko Škuta. Li informis 22 aŭskultantoj pri Kanaria insularo kaj pri la insulo Tenerife. Unuan tagon esperantistoj-vojaĝantoj grimpis el Base Teide (2.399 m s.m.) al pinto Montaňa Blanca (2.750 m) kaj de tie per kruta deklivo tra lafa kampo ĝis altmontara kabano Refugio Alatavista (3.260 m). Eĉ dum la tago ili trasuferis altdiferencon 861 m, decidis vespere serĉi groton Cueva del Hielo. Bedaŭrinde sensukcese. Frumatene la 7-an de novembro ankoraŭ nokte ili komencis grimpi. La pado kondukis preter stacidomo de telfero kaj rekte per bordo de lafa kampo al pinto Pico de Teide (3.718 m), kiu estas plata kratero. De la montopinto ili vidis matenheliĝon. El la pinto estis bela elrigardo kaj de tie estas videbla grandeco de malnova kratero kaj la insulo. Descendo estis pli malfacila ol supreniro, ĉar grandparte la pado gvidis tra akraj ŝtonegoj en lafaj kampoj. Dua kratero, kiun esperantistoj vizitis, estis Pico de Viejo. Ĝi estas granda kaj fotoplaĉa. Lasta parto de descendo estis malfacila, ĉar estis tre varme kaj vojeto estis nevidebla inter ŝtonoj kaj herbaĉoj.

Plua celo
en Tenerife estis lafa groto Cueva del Viento pri kiu estis artikolo sur tiu ĉi paĝo. V. Škuta prelegis pri piramidoj, kiuj estas en la insulo. Dank' al norvega antropologo Thor HEYERDAHL (1914 – 2002) la piramidoj en Güímar estis rekonstruitaj kaj nun ĉi tie estas interesa muzeo kaj botanika ĝardeno. Post prelego de V. Škuta aldonis siajn lumbildojn Janka Kamenická, kiu kun sia pedagogia ĉarmo prezentis sian vojaĝon tra Tenerife.

Komence de la prelego
Peter Rybín prezentis hejman ttt-paĝon de LEK (www.Lek.szm.skLek.esperanto.sk) el rigardo de vojaĝantoj kaj turistoj.

Pico de Teide
estis jam 11-a monto, kiu atingis esperantistoj-vojaĝantoj kadre de la programo „La plej altaj montopintoj de Eŭropa Unio“. Per sia alteco 3.718 m ĝi estas ĝis nun la plej alta. La grimpadon realigis grupo de jenaj vojaĝantoj: Wolfgang Koller, Miroslav Papaj, Renátka Staňová, Vladimír Škuta kaj Ján Vajs.

Jen estas trarigardo
de montopintoj kiuj ĝis nun atingis esperantistoj:

  Monto Montaro Lando Alteco Elir punkto Relativa alteco Kiam Partoprenis
1 Pico de Tiede Tenerife Hispanio 3718 2399 1319 2011 5
2 Zugspitze Wetterstein Germanio 2962 (2209) 1228 1734 (981) 2010 9
3 Moldoveanu Fagaraš Rumanio 2544 650 1894 2011 4
4 Rysy Altaj Tatroj Pollando 2499 970 1529 (1089) 2009 9
5 Chionistra Troodos Kipro 1952 1600 352 2010 5
6 Sněžka Krkonoše Ĉeĥio 1602 812 790 2009 9
7 Kékes Máltra Madjarujo 1014 700 314 2009 11
8 Suur Munamägi Haanja kõrgustik Estonio 318,1 263 55 2010 5
9 Gaizinkalns Vidzemes augstiene Latvio 312 282 30 2010 5
10 Aukštojas Migunaj arbaro Litovio 293,84 282 10 2010 8
11 Ta Žuta Malto Malto 230 70 160 2008 5
L.R.: L.F.


Johano Vajs

Revenu al: Okazis » 2012