Ni rekomendas:

Esperanto estas internacia lingvo, kiu ekestis antaŭ pli ol 100 jaroj kaj hodiaŭ estas uzata de milionoj da homoj tutmonde. Ĝi havas simplan senesceptan gramatikon kaj meze talenta homo lernas paroli kaj legi ĝin post 6 monatoj.

Kun Esperanto vi povas traveturi la tutan mondon kaj senpere ekkoni la kulturojn de aliaj landoj. Esperante oni tradukas artajn kaj sciencajn verkojn el diversaj lingvoj, eldonas originalajn librojn, gazetojn kaj ĵurnalojn, disaŭdigas radion. Kelkaj aŭtoroj skribas poemojn, novelojn kaj romanojn en Esperanto. Multon da tio vi trovos en Interreto.

Bazo de Esperanto starigis en la jaro 1887 pola kuracisto L. L. Zamenhof kaj lia verko gajnis per ĝia simpleco kaj beleco multe da uzantoj el diversaj kulturoj. Nuntempe esperantistoj renkontas en internaciaj kongresoj kaj multaj lokaj kunvenoj.

Esperanton oni instruas en kelkaj lingvaj lernejoj, ĉar oni sciiĝis, ke post lernado de Esperanto, lernantoj facilege lernas aliajn lingvojn.

La celo de ĉi tia paĝo estas informadi slovakan legantaron pri Esperanto<!–, kaj eksterlandan legantaron Esperante pri Slovakio. Se ĉi tio interesiĝis vin, skribu vian reakcion al “Babilejo”–>.

Ĉefaj avantaĝoj de Esperanto

Simpleco – Esperanto estas kelkfoje pli facila ol aliaj lingvoj. Tio signifas, ke la tempo, dediĉita al ĝi estos nekompareble malpli longa ol la tempo bezonata por naciaj lingvoj.

Neŭtraleco – Ĉiu devus lerni ĝin, por ke neniu nacio estus preferita. Nur tiam oni povas diri pri „justeco por ĉiuj“.

Vojaĝado – kiel esperantisto vi povas uzadi Pasportan Servon (www.pasportaservo.org) – broŝuron, adresliston de esperantistoj el la tuta mondo (la adreslibro 2006 ekz-e enhavis 1320 gastigantojn en 92 landoj), kiuj senpage gastigadas, eventuale ankaŭ helpos al vi dum via vojaĝado per informoj, konsiloj. Vi mem samtempe povas fariĝi gastiganto kaj transdoni tiujn ĉi servojn al aliaj. (Do, aŭ vi vizitadas aliajn landojn, kulturojn, aŭ ili venos rekte al vi.)

Amikeco – dank´al Esperanto oni povas ekinterparoli internaciajn
kontaktojn (aŭ pere de retpoŝto koresponda-servo, aŭ per irc-kanaloj #esperanto kaj
#komencintoj en irc.freenode.com, aŭ persone dum internaciaj aranĝoj – Somera Esperanta Studado, www.eventoj.hu…) kaj akiri
tiel amikojn el la tuta mondo.

Komforto – estas agrabla en ĉiu lando havi amikon, homon- kiu en okazo de malfacilaĵo estas preta helpi, konsili. Samtempe estas tre agrabla trovi la samparolantoj en ĉiu lando, kaj senti sin „kiel hejme“. Ĉar tio, ke ni ne sentas nin „ekstere“ kiel hejme, kaŭzas plejparte fremda lingvo. Ankaŭ tiun barieron oni povas forigi per Esperanto.

Arto – ĉi tie estas E-o eble la plej granda „bonfaranto“. Ĉar povi krei por la tuta mondo, ne nur por homoj, kiuj komprenas „mian“ lingvon, estas verŝajne revo de ĉiu verkisto. Muziko ne bezonas E-on, ĝi jam estas internacia, ĉar ĝi laboras rekte kun sentoj, impresoj de la homo. Sed poezio, prozo, teatraĵoj, tie ĉie oni povas uzi Esperanton kiel rimedon por disvastigado de beleco, pensoj, idealoj… Tiel povas slovako skribi en ĉinan, korean aŭ afrikan gazetojn kaj male.

Paco – mi kredas, ke Esperanto senteble kontribuus al forigo de militaj konfliktoj. Ĉar se homoj parolas per la sama lingvo – ili havas iel pli proksime unu al alia kaj ili kapablas interkonsentiĝi. Sen komuna lingvo estas interkonsento tre komplika. Kiam ĉiu komprenos al ĉiu, oni ne bezonos mortigi.

Tiom pri avantaĝoj. Esperanto havas nuntempe eble nur unu malavantaĝon – ekzistas malmulte da esperantistoj. (eble 10 milionoj?) Sed kun tio povas ĉiu ion fari – lerni Esperante kaj estiĝi tiel plia ano de „tutmonda familio“.

P.S.: „Fariĝu pli bona homo kaj vi povas esti certa, ke sur la mondo estas
je unu kanajlo malpli.“ (Carlyle)