Karel Ĉapek – La lasta juĝo

Rakontoj el unua poŝo kaj rakontoj el la dua poŝo (esperantigis Josef Vondroušek)

Misfama, multobla, per pluraj arest-ordonoj kaj la tuta ĝendarm-armeo kaj detektivoj persekutata murdinto Kugler deklaris, ke oni lin ne kaptos kaj ankaŭ oni ne kaptis lin, almenaŭ ne vivantan. La lasta, entute naŭa lia murd-ago estis, ke li pafmortigis ĝendarmon, volanta lin aresti. La ĝendarmon li pafmortigis,sed lin mem trafis sep kugloj, el kiuj tri estis nepre mortigaj. Tiel ŝajne li eskapis antaŭ la tera justeco.

Lia morto venis tiel rapide, ke li eĉ tempon ne havis eksenti konsiderantan doloron. Kiam lia animo forlasis la korpon, ĝi povis miregi por la strangaĵoj de la transa mondo, mondo ekster spaco, griza kaj senfine dezerta, sed li ne miregis. Homo estinta en karcero ankaŭ en Ameriko, opinias la transan mondon simple nova medio, en kiu kun ioma kuraĝo li trabatalos sin kiel kie ajn.

Fine proksimiĝis al Kugler la neevitebla Lasta Juĝo. Ĉar en la ĉielo estas eterne rajtsuspenda stato, li venis antaŭ Senaton kaj ne antaŭ Asizon, kiel li eble estus atendinta laŭ siaj agoj. La juĝejo estis simple establita, same kiel sur la tero; pro baldaŭ ekkoneblaj kaŭzoj mankis tie kruco, ĉe kiu ĵuras la atestantoj. Estis kvar juĝistoj, ĉiuj maljunaj, meritaj konsilistoj de severaj kaj teditaj vizaĝoj. Formaloĵoj estis iom enuiĝaj: Kugler Ferdinando, sen okopo, naskiĝinta tiun kaj tiun tagon, mortis… Tiam montriĝis ke Kugler ne scias daton de sia morto; tuj li rimarkis, ke ĉi tiu misatento malutilas al li antaŭ la okuloj de la tribunalo, kaj li obstiniĝis.

“Per kio vi iĝis kulpa?” demandis la prezidanto.

“Per nenio,” diris Kugler obstinege.

“Venigu atestanton,” ĝemis la prezidanto.

Kontraŭ Kugler sidiĝis fortstatura, tute neordinare granda maljunulo, vestita per blua mantelo, plenplena de orsteloj; ĉe lia alveno la juĝistoj stariĝis, kaj ekstaris ankaŭ Kugler, kontraŭ sia volo ravita. Nur, kiam sidiĝis la maljunulo, residiĝis la juĝistoj.

“Atestanto,” komencis la prezidanto, “Dio Ĉioscia, ĉi tiu Lasta Senato venigis vin, ke vi prezentu atestaĵon en afero de Kugler Ferdinando. Estante Plej Alte Verama, vi ne bezonas ĵuri. Nur ni petas vin, ke vi en intereso de la proceso limigu vin al la afero kaj ne deflankiĝu al detaloj nehavantaj kontraŭleĝan karakteron. Kaj vi, Kugler, ne interrompu parolon de la atestanto. Li scias ĉion, vane vi neadus. Mi petas sinjoron atestanton, ke li depoziciu.”

Dirinte tion, apogis sin la prezidanto oportune per kubutoj je tablo kaj deprenis orajn okulvitrojn, evidente preparita je pli longa parolo de la atestanto. La plej maljuna senatano sidiĝis komforte por dormi. Protokolanta anĝelo malfermis la libron de l´vivo.

Atestanto Dio tusetis kaj komencis:

“Jes, Kugler Ferdinando. Ferdinando Kugler, filo de fabrikoficisto, estis de sia junaĝo mismora infano; ci bubo, kiom ci ĉagrenis! La panjon li ege amis, sed hontis tion montri; tial li estis ribelema jak malobea. Ĉu vi memoras, ke vi ekmordis polekson de paĉjo, kiam li volis vin bati, ĉar vi ŝtelis rozojn en ĝardeno de notario?”

“La rozoj estis por Irma el familio de impostisto,” rememoris Kugler.

“Mi scias,” diris Dio. “Tiam ŝi estis sepjara. Kaj ĉu vi scias, kio poste okazis kun ŝi?”

“Mi ne scias.”

“Ŝi edziniĝis, edzine prenis Oskaron, filon de fabrikanto; li seksingektis ŝin kak dum aborto ŝi mortis. Ĉu vi memoras pri Rudolfo Záruba?”

“Kion okazis kun li?”

“Homo, tiu iĝis maristo kaj pereis en Bombajo. Vi du estis la plej malbonaj buboj en la tuta urbo. Kugler Ferdinando ŝtelis jam en sia deka jaro jak mensogis senĉese; li rilatis kun malbona societo, kiel estis drinkulo kaj almozulo Dlabola, kun tiu li dividis sian manĝaĵon.”

La juĝisto mangestis, tio ja ne apartenas ĉi tien; sed Kugler mem sinĝene demandis: “Kaj… kio okazis kun lia filino?”

“Kun Maria?” diris Dio. “Tiu tute senmoraliĝis. En sia dekkvara jaro ŝi vendadis sin, kiel dudekjara ŝi mortis kaj agoniante rememoris vin. En via dekkvara jaro vi ebriigadis vin kaj fuĝadis el la hejmo. Via patro ĝismorte turmentiĝis pro aflikto kaj via patrino plorkonsumis siajn okulojn; vi senhonorigis vian gepatran domon, kaj via fratineto, via bela fratino Marteta ne trovis fianĉon, kiu venus por ŝi en domon de ŝtelisto. Ŝi vivas solece kaj en malriĉo, elĉerpata pro etaj labor-enspezoj, per kiuj ŝin mizerikordaj homoj vundadas.”

“Kion ŝi faras ĝuste nun?”

“Ĝuste nun ŝi estas en butiko de Vlček kaj aĉetas fadenojn, por kudri ĝis la krepuskiĝo. Ĉu vi memoras la butikon? Foje vi aĉetis tie vitran irizan globeton; tiam vi estis sesjara; kaj jam unuan tagon vi perdis la globeton kaj ne kaj ne ĝin trovi. Ĉu vi rememoras, kiel tiam vi ploraĉis pro kolerego kaj bedaŭro?”

“Kien ĝi tiam forruliĝis?” demandis Kugler sopire.

“En forfluejon sub defluilo. Ja, homo, tie ĝi kuŝas ĝis nun, kaj de tiam pasis tridek jaroj. Ĝuste nun pluvas sur la tero kaj la vitra globeto skuas en la malvarma, plaŭdanta akvo.”

Kugler mallevis la kapon superita. Sed la prezidanto surmetis la okulvitrojn kaj diris milde: “Atestanto, ni devas transiri al la afero. Ĉu la akuzito murdis?”

Dio atestanto kapskuis. “Naŭ homojn li mortigis. La unuan homon en la interbatiĝo. Por tio li senmoraliĝis en la malliberejo. La dua estis malfidela amatino. Por tio li estis kondamnita al morto kaj fuĝis. La tria estis maljunulo, kiun li prirabis. La kvara estis noktgardisto.”

“Ĉu tiu mortis?” ekkriis Kugler.

“Li mortis post tri tagoj,” diris Dio, “en teruraj doloroj kaj postlasis ses infanojn. La kvina kaj sesa estis du maljunaj geedzoj; li batmortigis ilin per hakilo kaj trovis nur dek ses kronojn, dume ili havis kaŝitajn pli ol dudek mil.”

“Mi petas, kie?”

“En pajlomatraco,” diris Dio. “En tolsako sub la matraco, kie ili kaŝis sian monon ĉantaĝitan per uzuro kaj avaro. La sepan homon li mortigis en Ameriko; li estis almigrinto, samlandano, senkonsila kiel infano.”

“Do en la pajlomatraco ĝi estis,” flustris Kugler mirigite.

“Jes,” daŭrigis la atestanto. “La oka homo estis piediranto, hazarde transanta vojon de Kugler, kiam oni persekutis lin. Tiam li havis periostiton kaj frenezis pro doloro. Homo, vi multe suferis. La lasta estis ĝendarmo, kiun li pafmortigis, ĝuste antaŭ sia morto.”

“Kial li murdis?” demandis la prezidanto.

“Kiel la aliaj homoj,” respondis Dio; “pro kolero, pro monavido, post pripenso kaj hazarde, iam kun ĝuo kaj alifoje pro neceso. Li estis donacema kaj iam helpis al homoj. Li estis bona al virinoj, ŝatis bestojn kaj tenis la vorton. Ĉu mi citu liajn bonajn agojn?”

“Dankon,” diris la prezidanto, ne necesas. Akuzito, ĉu vi volas ion diri plede por vi?”

“Ne,” diris Kugler indiferente; ĉar nun ĉio estis al li egala.

“La tribunalo foriros por la konsiliĝo,” deklaris la prezidanto, kaj kvar konsilistoj foriĝis. Dio kaj Kugler restis en la juĝejo.

“Kiu ili estas?” demandis Kugler kapmontrante al la forirantoj.

“Homoj kiel vi,” diris Dio. “En la mondo estis juĝistoj kaj ili juĝas do ankaŭ ĉi tie.”

Kugler mordetis siajn fingrojn. “Mi opiniis… nome, mi ne zorgis pri tio, sed… mi atendus, ke juĝos vi kiel… kiel…”

“Kiel Dio,” findiris la granda oldulo. “Sed jen ĝuste tio, komprenu. Ĉar mi ĉion scias, tute mi ne povas juĝi. Tio ne eblas. Ĉu vi scias, kiu vin tiam denuncis?”

“Mi ne scias,” diris Kugler surprizite.

“Lucia, kelnerino; ŝi denuncis vin pro ĵaluzo.”

“Pardonu,” ekkuraĝis Kugler, “sed vi forgesis diri, ke en Ĉikago mi pafmortis tiun fiulon Teddy.”

“Ba ne,” oponis Dio, “tiu konvaleskis el tio kaj vivas ĝis nun. Mi scias, ke li estas denuncanto; sed, homo, alie li estas bonulo kaj ege amas infanojn. Nur ne pensu, ke iu estas tute malbona.”

“Kial vi… kial vi, Dio, ne juĝas mem?” demandis Kugler mediteme.

“Ĉar mi scias ĉion. Se la juĝistoj ĉion, sed nepre ĉion scius, ankaŭ ili na povus juĝi; nur ili komprenus ĉion eĉ la koro dolorus ilin el ĉio. Kiel nur mi povus vin juĝi? Juĝisto scias nur pri viaj krimoj; sed mi scias ĉion pri vi. Ĉion, Kugler. Kaj tial mi ne povas juĝi.”

“Kaj kial do juĝas tiuj homoj… ankaŭ en la ĉielo?”

“Ĉar la homo apartenas al homo. Mi estas, kiel vi vidas, nur atestanto; sed pri la puno, sciu, pri la puno decidas la homoj – ankaŭ en la ĉielo. Kredu min, Kugler, tio estas en ordo; la homoj meritas neniun alian justecon nur la homan.”

En tiu momento revenis la juĝistoj de la konsiliĝo kaj la prezidanto de la Lasta Juĝo fortvoĉe anoncis: “Kugler Ferdinando estas kondamnita pro naŭfoje ripetita krimo de insida murdo, mortigoj kaj raboj, pro delikto de revertenco, pro kontraŭleĝa armil-portado kaj pro ŝtelo de rozoj al dumviva puno en infero. La puno tuj validas. Mi petas, nun plua kazo. Ĉu ĉeestas akuzito Machát Ferdinando?”

—–
Karel Ĉapek – eminenta ĉecha verkisto, ĵurnalisto (1890-1938). La plej famaj verkoj: RUR, Krakatit, Kutima vivo (Obyčejný život)

Zuska Minichová – Rivero

(elslovakigis Martin Minich)

Imago en la sorĉospegulo ondiĝis kaj subite tute malaperis. Ĝi estis blinda jam. La reĝino de la riverdelto ekpensis, ĉu tio ne estas pli bone — almenaŭ ŝi ne devos rigardi mortiĝadon de sia imperio ĝis maldolĉa fino. Ŝi mallevis la kapon pezigitan de la krono ornamita kun riverperloj. Ŝi ne plu kapablis daŭrigi. Akvo de la rivero, el kie devenis ĉiu ŝia sorĉpotenco, malaperis ial. Surfunde de la vasta eksfluejo restis nur kelkaj malodoraj flakoj kaj progrese kun ilia malaperiĝado malmultiĝis ankaŭ povo de la reĝino. ŝi sciis ke post nelonge la suno sekigos eĉ la lastan.

Sur ŝtupoj vojantaj al la perlamota trono kuŝis kelkaj niksinoj — malmultnombra resto de ŝia fidela kunularo. Ili forpasadis silente unu post la alia kaj al ŝi mankegis jam larmoj por plori pro ili.

“Helia,” ekparolis la reĝino de la riverdelto per malforta voĉo, esperante ke ĝi ĉiam enhavas almenaŭ spuron de estinta digno. “Mi repripensis vian peton. Kaj mi decidis…” Unu el niksinoj levis sian rigardon al la trono kaj ŝia vizaĝo ekesprimis espere por momento.

La reĝino koncentrigis fortojn por iom da tempo, por daŭrigi: “Do bone, mi konsentas. Se vi ne sufiĉe kuraĝas morti kun via rivero kaj anstataŭe elektas mizeran homan sekteran pen-ekziston, do havu ĝin. Ekde ĉi-momento poreterne vi fariĝas homo. Mi ne rajtigas min juĝi vian timon; tamen estu sciigita, ke nek homoj mortas facile. Konsoliĝu pri tio laŭ via kapablo.” Esprimega gesto, foririgonta la niksinon el la palaco, efektiviĝetis en malfortan manmoveton; Helia tamen komprenis.

Kun vortoj de la reĝino ŝi eksentis en si forton por piedpaŝi. Ŝi forlasis la palacon. Ŝi havis planon kaj ŝi kredis, ke ŝi sukcesos savi la delton kaj ĉiujn ĝiajn viv-estajojn antaŭ finsekiĝo.

Sur la fonto sidas grandega rano-bufo baranta al la rivero flui, forpelante per sia rigardo eĉ la nubojn el la lando. Ŝi rezistadas kontraŭ ĉiuj provoj forigi ŝin. Homaj potencoj jam cedis la batalkampon — ili havas ankaŭ aliajn riverojn. Helia malsame. Krome, ŝi pensis ke ĝis nun neniu elektis propran aliron. La bufo certe fundamente ne estas malbona. Mortigado na malamikaj kavaliroj kaj sorĉistoj estas komprenebla sindefenda agado. Eble ŝi ne konscias pri la sekvoj de sia sidado sur la fonto. Se iu profunde parolos al ŝi pri la malprospero kaŭzata de sekado, se iu racie klarigos al ŝi… Eĉ la grandega bufo estas nur rano kaj ne povas resti malinteresanta konfronte al suferado de miloj da ŝiaj samspecaninoj.

“Tio devas tuŝi ŝin,” parolis al si Helia, kaj en ŝia voĉo sonis kuraĝo kaj sinkredemo. Ŝi savos la deltan imperion. Ŝi mem neniam plu povos vivi inter la niksinaro, sed ŝi oferus eĉ pli valore, se tio estus almenaŭ ebla. Laŭlonge de la sekiĝinta riverfluejo ŝi piedvojaĝis al la fonto. Ŝi iris dumtutdiurne kaj ĉiam eksentante laciĝon ŝi memoriĝis la reĝinon. Ŝi ĉirkaŭrigardis, kaj vidinte ĉirkaŭmanĝitajn skeletojn fiŝajn, mortajn libeletojn kaj sekigitajn algojn, forlasitajn nestojn birdajn, ŝi ekpaŝadis kun nova fervoro.

Ŝi sciis ke ne nur per fervoro vivtenas sin homo kaj ke iam devas estiĝi momento, kiam forto de ŝia homa korpo elĉerpitos. ŝi sukcesadis ne pensi pri tio — ĝise ĝis tiu momento.

Ŝi sidis en la ombro de la malalta salika arbo kaj perdorse ŝi sentadis strukturon de ĝia ŝelo. Sencele ŝi vagrigardis sekegan landon kaj dolorplene konsciadis la realajon, ke ŝia homa korpo daŭrigos la vojon nur kaze, ke ĝi ricevos manĝajon kaj trinkajon. Lastatempe ŝi perdadis forton tre rapide kaj nek dormo ĝin refreŝigis. ŝi petis la maljunan salikon por iom da forto, sed ŝi ne respondis. ĉiom da vivlimfo ŝi forŝutis en la radikojn, por travivi la sekperiodon dorme.

Helia sentis sin sole. Ŝi perdis eĉ esperon ke en urboj ŝi renkontos iujn bonajn homojn. Bonaj homoj ja antaŭlonge transloĝiĝis, kaj iliaj elrabitaj eksloĝejoj helpis al ŝi neniel. Kaj la malsato frapis ĉiam pli kaj pli… ŝi levis platan ŝtonon. Sube kaŝiĝinta lacerto provis eskapi, Helia tamen estis pli rapida kaj tuj kaptis ŝin en la manon. Besteto malliberigite klopodis vane liberigi sin, kaj en ĝiaj okuletoj speguliĝis primorta timego. Helia eke ne kapablis rigardi en ilin. “Mi ne povas mortigi vin,” ŝi diris. “Do ne timu, mi liberlasos vin.” ŝi atendis dankesprimon aŭ almenaŭ koleregajn mallaŭdojn, sed vane. Nur post iom da tempo post kiam la lacerto malaperis en la plej proksiman fendajon teran, Helia ekkomprenis. Ŝi estas homo. Lacertoj kaj salikoj ne plu komprenas ŝin, nek ŝi komprenos ilin. ŝi kunpremis la dentojn kaj ekpaŝis plu en la malgasteman landon. La ununura aĵo kiu gravas, estas ŝia misio. Ŝi devas sukcesigi ĝin, kosto estu iom ajn.

Sekve trafitan lacerton ŝi manĝis senhezite.

La lastan homestajon Helia estis renkontinta ja antaŭlonge. Tial ŝi emis ne kredi al siaj okuloj, kiam ŝi antaŭ ligna domaĉo en malnova ŝipeto trovis sidantan pram-transportiston. Li ne vidis ŝin veni. Li apogis sin per sia remilo rigardante suben, al la fundo de la riverfluejo, kie brilis la lasta ereto da koto. Helia ekbedaŭris lin. Senutila, kaj senutile malmolkapa, la lasta el la homoj kiu ne rezignis, aŭ tro maljuna por forti sufiĉe por foriri, li rigardis malrapidan mortiĝadon de la rivero, kiu vivtenintis lin… Lia fato ekmemorigis al Helia ĉiujn mortajn estajojn kiuj ĉerpis iliajn sorĉpovojn el akvo. Ankaŭ la grizmaljuna pramtransportisto estis siamaniere estajo de la rivero… Kiam li ekvidis na Helia, rideto ekaperis en lia spertaspekta vizaĝo. Same kiel ŝi, li jam longe ne vidis animan vivestajon. Li ofertis al ŝi tranoktadon kaj volonte kunmanĝis kun ŝi modestan vespermanĝon el lia malmultiĝanta provizo, nur por povi interparoli kelkajn vortojn.

Li ja ne miris aŭdinte kien kaj kial ŝi vojaĝas. Alial travagadis tiun ĉi landorandon neniu jam ekde longe. La maljuna pramtransportisto ĉiam volonte helpadis al vizitantoj kaj prenadis por deponi iliajn manĝajojn, akvon kaj aliajn ajojn, kiuj senutile pezigus ilin batalantajn kontraŭ la bufo. Nur tiel li sukcesadis vivteni sin.

“Verŝajne mi komence provos bonvole, kvankam mi ne tro esperas ke ŝi komprenos min…” pensadis Helia voĉe pri la venonta tago.

“Tiaj grandaj bestaĉoj ofte komprenas homan lingvon,” la pramtransportisto provadis ŝin konsoli.

“Do ni esperu, ke ankaŭ tiu ĉi komprenos, ĉar alikaze mi devos mortigi ŝin senkompate,” ŝi aldonis malhele. Mortigado ne estas eĉ duone tiom malfacila, kiom ŝi iam konsiderus.

La pramtransportistan dometon ĉirkaŭis stelplena nokto. Helia kuŝis dormante. En pala luna lumo la pramtransportisto vidis ŝian vizaĝon kvazaŭ niksina. Li kurbiĝis super la lito de Helia kaj observadis, kiel regule ŝi spiras. Post mallonge ŝi finspiros. Li ekpensis, ke estas niksina fato morti en juna aĝo. Li premis pli firme la ponardon kaj ekpikis. Ununura spertula movo ja sufiĉis — li farintis tion multfoje jam. Ŝi neniom suferis.

Matene li enfosis ŝin en la malmolan teron, apud la aliuj. Kaj noblaj kavaliroj estis inter ili, kaj magiuloj, kaj zelotoj… Tamen atingis la celon nek unu el tiuj, kiujn potencoj laŭlongintaj ĉe la rivero misiigis mortigi la bufon.

Iam antaŭlonglonge, li eraris — li manenprenis tiun malbenitan fi-remilon kaj poste eksciis, ke li neniel povas formeti ĝin. Kaj neniu plu estis tiel stulta por transkaptiĝi. Jes, li iam eraris, sed ekde tiam li pagis tion almenaŭ miloble… Maljam nun la fato donis al li ŝancon. Se la rivero formortos, la magia kateno estos rompita. Bezonatas nur malsukcesigi na ĉiuj provoj savontaj ĝin.

Apogante sin per sia remilo li ekpaŝis al la bordo. Bezonatas nur atendi. Kiam en la riverfluejo sekiĝos la lasta kotero, estos li finfine libera.

—–
Zuska Minichová estas juna aŭtorino de fantazia kaj scienc-fikcia literaturo. Rakonteto Rivero (Rieka) atingis finalon kaj estas envicigita en kolekto de la konkurso Cena Gustáva Reussa en la jaro 2001. Ĝi aperis ankaŭ en la rakonteta libro Mozaika rôznobežných ciest (Mozaiko de malparalelaj vojoj) de aŭtor-grupo 3ÉDER. Esperanta traduko de ĉi-rakonteto (traduke de ŝia frato) estas publikigita en Esperantisto Slovaka 2-3/2001. Zuska publikigis ankaŭ en slovaklingva jurnalo Fantázia kaj sukcese partoprenis plurajn konkursojn.

Margita Dobroviĉova – La knabino kun vizaĝo de luno

(eldonejo Exlibris, j.2002, esper.traduko: Jan Vajs, ilustris: Jaroslav Uhel)

VI.
La gaja procesio de akrobatoj dum sia migrado tra la mondo haltiĝis en pramalnova glora urbo.
Vesperkrepuske ili disbobenis la longan kaj fortan ŝnuregon, ĝiajn finojn ili fiksis al du la plej altaj turoj de tiu urbo, kaj poste ili anoncis al ĉiuj scivolemuloj, ke ili rigardos la plej pretendeman numeron de ilia programo nomata Promeno super la urbo. Eksonis la kupra voĉo de gongo kaj ĉeestantoj, kiuj staris kun renversitaj kapoj sur la trotuaro, la vojo, elkliniĝis el la gotikaj fenestroj kaj rigidiĝis. Ĉar sur la streĉita ŝnurego trairadis sinsekve amaseto de multkolore vestitaj figuroj, kiuj dancis, kliniĝis, faris en mola senaero duoblajn saltojn.
La rigardantoj elspiris, kiam tiuj petolaj estaĵoj trairis sur la duan finon de maheliĝanta profundeco.
Kaj la knabino kun vizaĝo de luno ekmemoris pri la fabloj, kiuj multe da jaroj rondiras inter la lokaj homoj.
Onidire sen spuroj malaperas la blindaj infanoj, kiuj ĉi tie naskiĝadas. Ŝia gorĝo sekiĝis de teruro kaj ŝi ekkomprenis: super la abismo povas danci nur blinduloj.
Neniam kaj de neniu ili ekscios, kiel horora ĝi estas, kiel ĝi embuske atendas ilin.
Sed mankis la tempo por konfidi al iu sian ekkonon. La gajaj akrobatoj en tiu nokto jam foriris. Malproksimen. Eble tien, kie neniu ekmemoros ke en tiu ĉi lando, ekde ia tempo malaperas blindaj infanoj.

XVIII.
Oni veturigis blindan reĝon tra lia reĝlando. En vilaĝaj domaĉoj suĉinfanoj ploris de malsato kaj malvarmo.
La reĝo demandis siajn ministrojn:
– Ĉu iu ploras?
– Ne, reĝo nia, kvakas mevoj – klarigis la pretaj ministroj. Via reĝlando estas riĉa kaj favora por ĉiu. Neniam ĝi estas tia.
La reĝo silentis kaj cerbumis, kial li ne aŭdas infanan ridon.
Dum la sekva vojaĝo la ĉevaloj kun reĝa ĉaro subite baŭmis kaj ne deziris moviĝi el la loko.
Sur tero kuŝis homo sveninta, mortlaca pro laboro. La ministroj forĵetis lin.
– Kion vi forĵetis en la fosaĵon? – demandis la reĝo.
– Ŝtonon, via moŝto, – koncize respondis al li la ministroj.
La reĝo silentis kaj cerbumis, de kiam ŝtono post falo sur teron tiel dolore plorsuspiras.
Kaj poste alsidis ĉe li knabino kun vizaĝo de luno. La ministroj ĵus ludis iun hazardludon kaj tiam ili estis egale nevidantaj kiel ilia reĝo.
– Mi alvenis resanigi vin, – diris la knabino. Ŝi ŝmiris liajn malsanajn okulojn per mirakla ŝmiraĵo kaj malaperis.
Kaj la reĝo tiam ekvidis sian mizerigitan landon, malsatiĝintajn infanojn, elĉerpitajn homojn. Ĉiuj estis malpuraj, ĉifonigitaj kaj nenion atendantaj.
– Kial vi redonis al mi la okuloj – ektimegis la reĝo.
Jes. Reĝoj ofte estas blindaj. Preskaŭ ĉiam. Preskaŭ ĉiuj.
Kaj ili scias, ke ministroj mensogas al ili, sed ili estas kontraŭ tio sendefendaj.
Kaj por tio iu punos ilin – redonante al ili vidkapablon.

XXVIII.
La patro turmentis sian infanon. Ĝi ploris. Lanu eniris, pala kaj decidita.
– Tiu infano ne kaŭzis vian vivomalsukceson, – diris la knabino, – kaj vi pri tio bone scias.
Donu al mi vian infanon.
Vi ne estas sufiĉe forta por la vivo, por malgajnoj, kiuj ne havas eĉ malgrandan kaŭzon eviti vin en estonteco. Donu al mi vian infanon. En mala okazo vi estos kiel mezepoka ekzekutisto, kiu al ekzekuto alkondukis ĉiam la saman viktimon. Kaj ĝi iom post iom alkutimiĝis je eksiblo de hakilo, ankaŭ je tio, ke eble post unu monato oni al ĝi alportos la pluan lastan vespermanĝon kaj oni demandos pri lia lasta deziro. Kaj tiu viktimo foje diros:
– Permesu al mi fariĝi ekzekutisto.
Kaj la lastan deziron ankaŭ en tiuj foraj epokoj oni kutimis plenumi.

—–
Margita Dobroviĉova naskiĝis la 26-an de junio 1953 en la urbo Liptovsky Mikulaŝ /Slovakio/. Ŝi naskiĝis kun cerba poliomjelito, kio kaŭzis ŝian dumvivan moviĝon sur invalida ĉareto kaj limigis ŝian disfloron. Viva senco de Dobroviĉova estis literaturo kaj unikan lokon en ŝia koro havis poezio. Ŝi kreis versojn kun facileco, eĉ ilin pene skribis kaj kun pasio ŝi legis poezion. Ŝi debutis per poemkolekto Modrej planete /Al blua planedo, 1981/. Lasta titolo, kiu estis eldonita el heredaĵo de la poetino estas Ten motyl nevzlietne /Tiu papilio ne ekflugos, 1999/. Dobroviĉova estas diafana en senvualigado de vero, samtempe mistera en malkovrado de valoroj. Al ŝi ne mankas humileco kaj profunde homa bono. Ĉefmotivo de la tuta verko estas homo kun siaj rilatoj. Homo vivanta kaj aganta, sopiranta, pensanta, sentanta, ankaŭ ribelanta. Kaj Lanu – knabino kun vizaĝo de luno – kiu estas alia ol la ceteraj, ŝi aŭskultas respondojn de nerespondema universo.

La libron oni povas aĉeti per poŝtadreso:
LEK /Liptova Esperanto-klubo/
Školská 4
SMOPaJ
031 01 Liptovský Mikuláš
Slovakio

Alica Komlosi – La pluvmantelo

(Tiu ĉi teksto ne estas tradukita. Ambaŭ lingvoversioj, kaj slovaka kaj esperanta, estas originaloj.)

Por hodiaŭaj infanoj pluvmantelo estas memkompreneblaĵo, sed la pluvmantelo, pli bone du pluvmanteloj, pri kiuj temas, estis raraĵoj.

La afero okazis ne longe post la dua mondmilito. La homoj havis aliajn zorgojn ol prizorgi por siaj infanoj plastajn mantelojn, precipe en vilaĝoj. Mi estis fininta la unuan klason. Je mia naskiĝtago nia onklo Karlo, kiu ofte ludis en nia familio la rolon de Sankta Nikolao, donacis al mi pluvmantelon. Bluan kun blankaj punktojn. Ĉu vi povas imagi la ĝojon de sepjara knabineto? Mi fiere elprovis la mantelon antaŭ la spegulo, kaj vespere kunfaldis kaj metis ĝin apud mian liton. Antaŭe mi demandis la patrinon, kiam mi povos kunpreni ĝin en la lernejon.

“Kiam pluvos,” respondis la patrino.

“Sed kiam pluvos?” mi demandis ankoraŭ.

“Certe ankoraŭ en tiu ĉi semajno, se nubkovroĝos la ĉielo.”

Kontenta, ke tio povas esti tiel frue, mi enlitiĝis.

Frumatene mi vekiĝis pli frue ol alifoje, surprenis la pluvmantelon sur la noktĉemizon kaj rapidis al la fenestro. Ekstere estis belega somera vetero, sur la vojo brulis veturiloj, najbarino Ĉaret elpeladis anasojn al la rivereto.

“Onjo, ĉu pluvos?” kriis mi tra la fenestro.

La onklino ridante kapneis kaj per bastono montris al la serena ĉielo.

Seniluziigita mi vestiĝis kaj sen matenmanĝo iris en la lernejon.

La suna vetero daŭirs ankaŭ la sekvajn tagojn. Komencis la rikolto kaj la vilaĝanoj laŭdadis la sekan veteron, nur mi estis malkontenta. Tiel pasis la tuta semajno.

Lunde tuj frumatene mi denove deamdis, kiam finfine pluvos. Mia patrino, okupita per aliaj zorgoj, senpense diris, ke eble eĉ hodiaŭ posttagmeze.

Tiun “eble” mi preteratentis kaj al la posttagmeza instruado (tiam ono iradis en lernejon kaj matene kaj posttagmeze) mi iris vestita en la pluvmantelo. Butonumita ĝis la kolo, kun la kapuĉo sur la kapo fiere mi paŝadis, sed ne laŭ mallonga vojo. Unue mi iris al la malsupra fino de nia strato, kie loĝis mia kunlernantino Marta. La patro de Marta laboris ie en Danuba ŝipkompanio kaj ankaŭ li aj sia filino, kiu jam la antaŭan dimanĉon parolis al li pri mia unikaĵo, alportis tian pluvmantelon: rozkoloran kun ruĝaj punktoj. Mi trovis ĝin pli bela ol la mian, sed por nenio en la mondo mi estus konfesinta tion.

Marta iomete surpriziĝis, kiam ŝi ekvidis min en tia varmego en plena paradvesto, sed mi tuj ŝprucdiris al ŝi, ke posttagmeze pluvos. Mi helpis al ŝi ĉe la surpreno de la pluvmantelon, ni satturniĝis antaŭ la spegulo, kaj kun vangoj ruĝetaj de varmego ni paŝis en la lernejon.

Dumvoje ni renkontis kelkajn virinojn, kiuj ridante demandis, kial ni estas tiel paradvestitaj, sed ni tuj klarigis al ili, kion diris mia patrino. Ili ne kontraŭdiris, nur baptopatrino de Beteskoj asertis, ke tute certe ne pluvos, ĉar ŝiaj genuoj tute ne doloras.

Antaŭ la lernejo jam atendis kelkaj infanoj, ĝis la malfermo estis amkoraŭ sufiĉe da tempo, kiun ni eluzis por promenado antaŭ la lernejkonstruaĵo rigardante, ĉu la aliaj observas nin.

Kaj ili vere observis! Kelkaj iomete envieme kun rimarkoj, ke ne pluvas, la malenviemaj rigardis la bluan ĉielon, ĉu tamen iu nubeto ne aperos sur ĝi.

Ĝi vere ne aperis dum ankoraŭ kelkaj tagoj. Mi ankoraŭ hodiaŭ rememoras mian hejmrevenon. Dum la granda paŭzo ni silente kunfaldis niajn pluvmantelojn en la tekojn kaj hejmen ni revenis ĉiu laŭ alia vojo.

Hejme la patrino tuj ekvidis, ke io ĉe mi ne estas en ordo, sed mi elturniĝis, ke mi havas kapdoloron, kaj mi enlitiĝis seniluziiĝinta, ke eĉ al la plenkreskuloj oni ne ĉiam povas kredi.

—–
Alica Komlóšiová – longjara esperantistino, estro de ESO – Esperanta Societo, Bratislava.