P. O. Hviezdoslav – Sangaj sonetoj

fragmento de la verko
(El Slovaka antologio, eldonejo SPN, 1980. Tradukis E. V. Tvarožek.)

Homaro! Homoj! Ho, kiel fore
Estas vi nun de l´ leĝo de Sinjoro:
Amu la kunhomojn! – per tuta koro
kaj sen escepto, plene kaj fervore!

Kial Li venis, vivis sur la Tero,
mortis pro granda al homar´ kompato,
se hom´ preparas al sia frato
morton, ŝanĝante Teron je infero?

Sciencoj viaj senvaloraj estas,
se blindigas kaj regas vin pasioj
kaj vi agas laŭ maniero besta;
ornamu vin per ĉielstrioj –
tamen vi punpagos por la malhonesta
senckripligo de la evangelio!

Pavol Orszagh Hviezdoslav – estas la plej granda slovaka poeto-realisto. Lia ampleksa kaj laŭ ĝenroj tre varia originala kaj traduka poezia verko estas la bazo de la literatura heredaĵo. Hviezdoslav devenis el malriĉa etnobela familio. Li naskiĝis en Vyšný Kubín, mortis en Dolný Kubín. Li estis dum pli ol kvindek jaroj aktiva poeto kaj tradukanto. Li debutis per la poemaro La poeziaj primoloj de Jozefo Zbransky /1868/. Per sia arta majstreco, demokratiaj kaj humanismaj ideoj, de kiuj lia verko estas trapenetrita, Hviezdoslav estas ne nur la plej granda slovaka poeto, sed personeco de tutmonda signifo.

A. Sladkoviĉ – Marina

(El la libro Slovaka antologio,
eldonejo SPN, 1980. Tradukis J.Kořínek)

1.
La dolĉsopirojn, strebojn al sublimo
Kantas de bel´ mi ravita,
Kaj en reson´ de mia homanimo
Mond´mia estas fermita;
El Tatraj altoj ŝi al mi lumas,
El ĉielfajroj ŝi al mi flugas,
Ŝi movas mondon senfinan;
Ŝi al mi svingas el vivoj cent´:
Ĉiel´ kaj centro, senc´ kaj element´
De ĉiuj beloj – Marína!

2.
Kiel vi, Tatroj, dum vi nub-oron
Sur viajn montojn ekĵetas:
Tiel ĉi sian spirit-dekoron
En mian vivon demetas.
Kiel vi supre, diaj flamigoj,
Estas lumfontoj, torĉoj, radikoj:
De mia pens´ ŝi fulmhelo!
Laŭ vi, eternaj leĝoj de mondoj,
Di-harmoniaj sorĉaj tonfontoj:
Zenit´ ŝi mia, aks´, relo!

Andrej Sladkoviĉ – tiu ĉi elstara slovaka poeto de romantismo /el “la skolo de Ŝtur”/ reliefigis kiel neniu antaŭ li kaj post li la sopirojn je belo, harmonio, vero kaj bono, la kredon je la fortoj de sia popolo nacio, je la feliĉa futuro de la homaro. Lian poezian kreadon inspire influis lia konatiĝo kun la poezio de Goethe, Schiller kaj Puŝkin kaj kun la filozofio de Hegel.

A. Sladkoviĉ fariĝis konata, respektata kaj ŝatata poeto precipe dank` al la lirika poemo Marina /1846/ kaj la lirika-epika poemo Detvano /1853/.

Ján Kollár – La filino de Slavo

fragmento de la verko
(El Slovaka antologio, eldonejo SPN, 1980. Tradukis J. Kořínek)

Aj, jen kuŝas tiu lando antaŭ mia larmanta okul’,
iam lulilo, nun de nacio mia ĉerko.
Haltu, pied’! sanktaj lokoj estas, kien ajn vi paŝas,
al firmamento, Tatra-filo, levu vin, rigardu alten,
au prefere al tiu granda kverk’ aliĝu,
kiu ĝis nun al tempoj pereigaj spitas.
Sed pli ol temp’ malbonas homo, kiu kiu ferbastonon
en tiu regionoj, Slavi’, sur vian nukon premis.

Pri la aŭtoro en Vikipedio

Pensoj

Citaĵoj el la libro “Preĝo de la rano” de Anthony de Mello:

Dank` al tio, ke ekzistas vorto saĝo,
homoj pensas, ke ili scias, kio estas tio.
Sed neniu povas esti astronomiisto
nur ĉar li komprenis
signifon de la vorto “astronomio”

Tio, ke vi – spirante sur termometro
ŝanĝas valoron sur gradaro
ankorau ne signifas,
ke vi travarmigis ejon.

Kial ekbruligi fajron,
Kiam sur la ĉielo brilas suno.
Kial verŝi akvon sur la tero,
Kiam jam traverŝas ĝin fluoj de pluvo.

Meditado (Nanao Sakaki)

Al homoj, kiuj nesopiras pasigi plimulton da vivo kun tio,
ke ili por la monoj, kiuj ili ne havas,
aĉetos aĵojn, kiujn ili nebezonas,
por ke ravi per tio siajn konatulojn,
kiuj sentiel ignoras ilin:

Se vi havas tempon por paroli,
legu librojn!
Se vi havas tempon por legi
promenu al maro, deserto, en arbaron.
Se vi havas tempon promeni
dancu kaj kantu!
Se vi havas tempon por danci,
silente sidu, feliĉa frenezulo.

V. Samodaj – Jaroj kuras, jaroj flugas

En la slovakan repoemis Mária Minichová.

Jaroj kuras, jaroj flugas,
Jaroj pasas, ne revenas.
Frunton mian sulkoj plugas,
Sur tempioj blank’ fadenas.

Ľ infanaĝo min ne flatis,
Ne karesis min juneco.
Sorto min sufiĉe batis
Per batil’ de ĉiu speco.

Mi infane, dum milito,
Orfe tra ľ hejmland’ vagadis
Kaj pro manĝo-deficito
Jam al morto kandidatis.

Poste dronis mi komplete,
Sed feliĉe (se ne male)
Oni savis min senpete –
Vivo damnis min banale.

La onklin’ regalis multe
Per bastono kaj malsato,
Vortoskurĝis min insulte –
Tenis min en sklava stato.

Sed ĉi aĵoj bagatelas
En komparo kun aliaj:
Batoj amaj plej kruelas –
Sangas kore vundoj miaj.

Tamen vivo estas vivo,
Ĝi jen mordas, jen karesas,
En konstanta ofensivo
Nin agresi ĝi ne ĉesas.

Do, ĉu indas plore plendi,
Larmi pri kruelo sorta?
Sciu homo sin defendi –
Batoj faras homon forta.

Vladimiro (Vladimír Vladímiroviĉ) Samodaj – rusiano kaj sovetiano, tradukisto, ĵurnalisto, redaktoro, gvidanto de Moskva literatura Esperanto-klubo. Redaktis multajn Esperanto-eldonaĵojn, interalie, la periodaĵojn Paco (sovetiaj numeroj), Por la paco, Cerbe kaj kore (literatura revuo), Scienco kaj kulturo. Libroforme: Konfesoj: Poeziaj provoj.